Doesn't suit? No problem! You can return items for up to 30 days
You won't go wrong with a gift voucher. The gift recipient can choose anything from our offer.
Up to 30 days for returns
KONTASÙ estas magia vorto. Simile al "abrakadabro" ĝi povas dismalfermi la pordojn al nekonataj lokoj. Kiel superkalifraĝilistik-espiralidoso1 ĝi povas konduki nin al la mondo de la sonĝo kaj fantazio, por nin amuzi kaj igi nin mediti.
KONTASÙ estas avo sidanta kun la genepoj apud la brula kameno, por forpeli la tenebron de la vintro.
KONTASÙ estas scivola infano, kiu malfermas libron kaj, legante, transpaŝas la sojlon de l' imagpovo, la vekiĝon de l' inteligento.
KONTASÙ estas kolekto de fabeloj por legi kaj por aŭskulti, fabeloj kun aromo de pasinta tempo rakontataj en la varmeto de grenejo.
Klasikaj (kvankam novaj kaj neeldonitaj) fabeloj, kiuj komenciĝas per la rita anonco "Estis iam" kaj finiĝas per la festeno de "ili vivis ĉiuj feliĉaj kaj kontentaj". Kun kelkaj necesaj esceptoj.
KONTASÙ estas kolekto de dek du originalaj fabeloj akompanataj de pli ol dudek nigrablankaj ilustraĵoj de la aŭtoro: kolorigu ilin per via imagopovo.
Hi! I'm Libroamiko, your book advisor.
How can I help you?